Tibeto okazigis aktivadojn en diversaj formoj memore al 64a jariĝo de Servutula Emancipiĝa Tago
Mirinda Publikigita: 2023-03-29 17:08:37

La 28a de marto estas Servutula Emancipiĝa Tago de Tibeto. La Tibeta Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio okazigis aktivadojn en diversaj formoj memore al 64a jariĝo de la emancipiĝa tago. En la lastaj jaroj Tibeto forte efektivigis ekonomian altkvalitan disvolviĝon de la altebenaĵo. 50% de la teritorio de Tibeto estis ekologie protektata en alta nivelo, la totala longeco de fervojoj en la regiono proksimiĝis al 1 400 km., la funckia distanco de ŝoseoj atingis 121,4 mil km. En 2022 la regiona produkta valoro atingis preskaŭ 31 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la pohoma enspezo de tibetaj loĝantoj estis 3 875 usonaj dolaroj.

Lastatempe la monde plej alta centralo de eola elektro de Cuomeizhegu en Tibeto anoncis, ke ekde jarfino de 2021 la kvanto de elektra energio produktita de la centralo jam superis 100 milionojn da kilovathoroj, kio egalas al redukto de 83,2 mil tunoj da duoksigena karbono kaj ŝapris 30,5 mil tunoj da normaj karboj. La centralo de eola elektro de Cuomeizhegu situas en norda Ĉomolagmo de sudokcidenta Ĉinio kaj estas la unua centralo de eola elektro de la ĉefa elektroreto de Tibeto. La altitudoj de la ventoliloj varias inter 5 000 metroj kaj 5 200 metroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree