Multlandaj politikaj observantoj pridubas celon malantaŭ Pintkunveno por Demokratio
Pluveta Publikigita: 2023-03-30 15:57:39

Antaŭ la "Pintkunveno por Demokratio", usona amaskomunikilo montris mapon de la lokoj, kie okazis lernejaj pafadoj en Usono ĉi-jare. La 27-an, en Naŝvilo, pafanto enpenetris en elementan lernejon kaj pafmortigis tri 9-jarajn lernantojn kaj tri pli-ol-60-jaraĝajn dungitojn.

Okaze de la dua "Pintkunveno por Demokratio" okazigita de Usono, politikaj observantoj el multaj landoj en Usono, Eŭropo kaj Latin-Ameriko pridubis la celon malantaŭ la pintkunveno. Ili kredis, ke Usono havas sinistrajn intencojn.

Jeffrey Sachs, profesoro de Usona Universitato Kolumbio diris, ke ekde la jaro 1950 la plej brutala lando en la mondo estas Usono. Demokratio estas nur retoriko de Usono, kaj ĝi havas nur hegemonion en siaj okuloj.

Fabio Massimo Parenti, itala vicprofesoro pri internacia politika ekonomio kaj esploristo ĉe Laboratorio de BRICS de la Roma Instituto pri Ekonomio kaj Socio, diris, ke de la leĝigo de politika lobiado ĝis la kontrolo de komunikaj retoj, de la manipulado de ĉefaj okcidentaj radio-televidaj agentejoj al la ĉiam pli politikigita la juĝistaro, la demokratio fanfaronita de Usono nun eniris en neinversigeblan degeneron, kaj ankaŭ pli kaj pli multaj usonanoj konscias pri tio. Laŭ enketo kune farita de The Washington Post kaj la Universitato de Marilando, la fiero de usonanoj pri demokratio akre malpliiĝis dum la lastaj 20 jaroj, de 90% ĝis 54%.

Rumen Petkov, ĉefredaktoro de la retejo "Observado" de Bulgario, diris, ke la registaro de Biden okazigis la tiel nomatan “Pintkunvenon por Demokratio” unuflanke por kaŝi la gravajn enlandajn problemojn de Usono, kaj aliflanke, ke li esperas prokrasti la malkreskon de hegemonio de Usono per la pintkunveno. Usono provas alfronti landojn, kiuj estas suverenaj kaj sendependaj kaj sindevigataj al plurpolusa mondo, alportante kelkajn malgrandajn landojn, kiuj politike dependas de ĝi en la tiel nomatan "elitan klubon de demokratioj". Ĉi tio estas danĝera ludo, kiu ne sukcesos.

João Cerejo dos Santos, sekretario pri Eksterlandaj Aferoj de la Portugala Socia Demokratia Junulara Ligo, diris, ke demokratio kaj homaj rajtoj ne apartenas al iu ajn lando, nek devas esti difinitaj aŭ kontrolitaj de iu ajn lando. Lute Sousa, Speciala Konsilanto pri Eksteraj Aferoj de la Portugala Socialdemokrata Junulara Ligo, opinias, ke la difino de demokratio dependas de la historio kaj kutimoj de la lando, kaj oni devas respekti diversajn kulturojn kaj diversajn landojn kaj regionojn en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree