Sciuroj servas kiel kontraŭnarkotaĵaj policanoj
Mirinda Publikigita: 2023-03-30 09:50:30

Lastatempe iu teamo de policaj hundoj en la municipo Ĉonqingo sukcese trejnis la unuajn kontraŭnarkotaĵajn sciurojn. Ili eble estas la unuaj sciuroj por batalo kontraŭ narkotaĵoj en la mondo.

La heroa grupo konsistanta el 6 sciuroj de la specio vulgaris var. Mantchuricus. Oni trejnis sciruojn kiel eksplod-skoltajn hundojn. Kiam sciuroj trovas narkotaĵojn ili povas informi la homojn per grato.

Kiel oni trejnis sciurojn por narkotaĵa polico, ĉu policaj hundoj ne diligente laboras?

Ne kulpigu ilin. Narkotaĵaj komercistoj havas pli kaj pli variajn rimedojn por krimo, policaj hundoj ne povas plenumi ĉiajn misiojn limigite de la scenoj. Tiel ni bezonas sciurojn kun apartaj avantaĝoj.

Unue sciuroj estas malgrandaj kaj facilmovaj, ili povas glate eniri mallarĝajn spacetojn por traserĉo. La facilmova kapablo ankaŭ helpas ilin protekti sin kontraŭ venĝo de narkotaĵaj krimuloj.

Alie, sciuroj estas malaltkostaj. Ili havas fortan reproduktan kapablon kaj manĝas malmulte. Samtempe ilia serva periodo estas longa. Kultivitaj sciuroj povas vivi 15 jarojn kaj posedas adultan movkapablon post kelkaj monatoj de naskiĝo. Kial oni ne ŝatas tiajn malmultmanĝemajn kaj longtempe laborantajn dungitojn?

Fakte krom sciuroj, ankaŭ aliaj animaloj servis aŭ servas kiel policanoj kaj la labora sfero ne nur estas kontraŭnarkotaĵo. Ekzemple:

En 1984 iu porko de Germanio aliĝis al la polico pro lerteco en narkotaĵa-serĉo. 

Ankaŭ papilioj iam faris meriton en batalo kontraŭ narkotaĵoj.

Peruo estas unu el landoj kun plej abunda diverseco de papilioj en la mondo. La blanka papilieto nomata malumbia ŝatas suĉi lakton de kokaa folio, kiu estas materialo por kokaino.

En 1988 la perua polico hazarde trovis tiajn papiliojn en serĉado de narkotaĵkomercistoj kaj trovis kokaan kampon arean je 200 kvadrataj kilometroj kaj narkotaĵojn valorajn je 37 milionoj da usonaj dolaroj.

Krome la homoj bezonas animalojn en minbalaado, inter ili rato Magawa estas konata heroo.

Magawa naskiĝis en Tanzanio kaj post unujara trejnado en la organizo Apopo servis en Kamboĝo. Ĝi helpis konfirmon de pli ol 100 minoj kaj aliaj bomboj. Dank’ al elstara konstribuo, Magawa estis premiita de Britio per ora honora medalo, kiu estas unu el la plej noblaj honoroj por animaloj.

Apopo nomas ĝiajn laborratojn HeroRATs. Ili vere estas herooj kaj ĉiuj akceptis 9-monatan trejnadon antaŭ servo.

Estas interese, ke ratoj estas sentivaj pri la sunlumo kaj devas esti trejnataj en frumateno. Laborantoj devas meti kontraŭsunan prujnon sur iliaj oreloj kaj vostoj.

Ĉiuj tiuj animaloj riskas la vivon por sekureco de la homaro. Dankon al ili!


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree