La 30an de marto, en regula gazetara konferenco de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, proparolanto Mao Ning esprimis fortan oponon kaj kondamnis Usonon pro ĝia aranĝo pri "transito" de tajvana gvidanto Tsai Ing-wen al Usono malgraŭ solenaj demarŝoj kaj ripetaj avertoj de la ĉina flanko.
Mao Ning emfazis, ke la tajvana demando estas la kerno de la kernaj interesoj de Ĉinio, la unua netransirebla ruĝa linio kaj la politika fundamento de la ĉina-usonaj rilatoj.