Ĉinio sukcese lanĉis la telesensan sateliton-34-04
CMG Publikigita: 2023-03-31 17:25:55

Je 14:27 en la 31a de marto, 2023, laŭ la pekina tempo, la telesensa satelito-34-04 estis sukcese lanĉita per la portoraketo Changzheng-4Ĉ en la Satelita Lanĉocentro Jiuquan, kaj ĝi glate eniris la planitan orbiton. La tasko de lanĉo plenumiĝis plensukcese. La satelito uziĝos ĉefe en teritoria censado, urbanizado, rajtigo pri tero, projekto pri voja reto, takso pri produkta kvanto de grenoj kaj tiel plu.

Tiu ĉi tasko estas la 470a flugo de la Changzheng-seria portoraketo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree