Xi Jinping intervidiĝis kun hispana ĉefministro Pedro Sánchez Pérez-Castejón
Pluveta Publikigita: 2023-03-31 20:08:17

Posttagmeze de la 31 de marto en Granda Popola Halo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun hispana ĉefministro Pedro Sánchez Pérez-Castejón faranta oficialan viziton al Ĉinio.

Xi Jinping petis Sanchez transdoni sian sinceran saluton al reĝo Felipe VI. Xi Jinping montris, ke ĉi-jare estas la 50-a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio. Dum duonjarcento Ĉinio kaj Hispanio aliĝis al reciproka respekto, interŝanĝoj kaj dialogo, aktive faris reciproke utilan kunlaboron kaj establis kaj disvolvis ampleksan strategian partnerecon. Ĉinio amplekse antaŭenigas ĉinstilan modernigon kun altkvalita disvolvo, kio liveros al la landoj de la mondo, inkluzive de Hispanio, pli larĝan merkatan spacon kaj pliajn ŝancojn por kunlaboro. Ĉinio volas kunlabori kun Hispanio por preni la 50-an datrevenon de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj kiel novan deirpunkton por antaŭenigi reciproke utilan kunlaboron inter la du landoj profundiĝi kaj solidiĝi.

Sánchez transdonis la korajn salutojn de reĝo Felipe VI al Xi Jinping. Sanchez diris, ke li tre ĝojas viziti Ĉinion okaze de la 50-a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Hispanio kaj Ĉinio ĉi-jare. La nuna mondo estas plena de diversaj necertecoj. Nur per kunlaboro oni povas pli efike trakti diversajn defiojn kaj antaŭenigi mondajn pacon kaj disvolviĝon. Hispanio volas konservi sinceran komunikadon kaj dialogon kun Ĉinio, senĉese plifortigi reciprokan konfidon, profundigi duflankan reciproke utilan kunlaboron, precipe kunlaboron en la kampoj de elektraj veturiloj, verda energio kaj cifereca ekonomio, plifortigi komunikadon kaj kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj kune antaŭenigi la dulandajn rilatojn. Hispanio transprenos la deĵoran prezidantecon de la EU en la dua duono de la kuranta jaro, kaj Hispanio sin dediĉos por antaŭenigi dialogon kaj kunlaboron inter EU kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree