La 27an de marto usona retejo “Responsible Statecraft” publikigis artikolon dirante, ke ne estas tro malfrue por Usono eviti "novan Malvarman Militon" kun Ĉinio. La artikolo montris, ke ĉina-usonaj rilatoj estas sur danĝera malsupreniĝa spiralo, kaj ke la du plej grandaj ekonomioj de la mondo devas trovi manieron komunikiĝi por protekti la pacon de la Tero. La artikolo atentigis, ke la Usona Kongreso starigis novan strategian konkuran komitaton por "eviti riskojn", sed pli racia maniero estas plifortigo de duflankaj komunikadoj por eviti la konfliktojn. Ĉinio ne celas renversi la usonan registaron, kaj la Ĉina Komunista Partio ne celas eksporti revolucion kiel la iama Sovetunio, do ne ekzistas la tiel nomata "ĉina minaco".