Sukcese okazis la 3a ĉina-eŭropa muzika festivalo de ĈKG kaj la koncerto por la 50-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio
CMG Publikigita: 2023-03-31 20:56:30

Okaze de la 50a datreveno de la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, “la 3a ĉina-eŭropa muzika festivalo kaj la koncerto por la 50-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), estis sukcese prezentita. Pli ol cent artistoj el Ĉinio kaj Hispanio verŝis sian tutan amon sur la prezentadon de dulandaj klasikaj kantoj kaj dancoj, kaj elmontris la longtempan kulturan tradicion inter la du landoj.

En sia videa salutparolado la hispana ambasadoro ĉe Ĉinio, Rafael Dezcallar de Mazarredo, dankis, ke Ĉina Komunikila Grupo organizas tiun ĉi koncerton. Li diris, ke muziko kaj kulturo estas grava formo kaj ponto interliganta malsamajn popolojn, kaj li kredis, ke tiu ĉi koncerto ebligas al la hispana popolo pli bone koni Ĉinion, kaj samtempe ĝi ankaŭ ebligas al la ĉina popolo pli bone kompreni la hispanan kulturon.

La ĉina ambasadoro ĉe Hispanio, Wu Haitao, faris videan salutparoladon. Li diris, ke tiu ĉi koncerto organizta de Ĉina Komunikila Grupo havas pozitivan signifon por antaŭenigi la interŝanĝon de dulandaj kulturoj kaj artoj, kaj estas utila al la amikeco inter Ĉinio kaj Hispanio. Ĉinio alte ŝatas la tradician amikecon kun Hispanio kaj volas, kune kun Hispanio, plene plani la rilatojn inter la du landoj, efektivigi la gravajn konsentojn de la dulandaj gvidantoj, kaj irigi la ĉina-hispanan plenampleksan strategian partnerecon sur novan ŝtupon.

Kiam Jing Xiaoyong, la direktoro de Ĉina Orienta Prezentarta Grupo, ricevis intervjuon de ĈKG, li diris, ke la artistoj esperas oferi ĉinajn kaj eŭropajn muzikaĵojn kaj dancojn al ĉiuj popoloj en la mondo kaj interkomuniki inter ili civilizojn, en kiuj ili povas sin kuluri, kaj ideojn, per kiuj ili povas helpi unu al la alia.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree