Xi Jinping intervidiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong
Pluveta Publikigita: 2023-03-31 20:07:35

Posttagmeze de la 31 de marto en Granda Popola Halo ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong faranta oficialan viziton al Ĉinio.

Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Singapuro estas gravaj kunlaboraj partneroj. La rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro ĉiam estas antaŭrigardaj, strategiaj kaj ekzemplaj, kio ne nur forte antaŭenigis la disvolvadon kaj revigliĝon de la du landoj, sed ankaŭ starigis referencoj por landoj en la regiono. Ĉinio lokas Singapuron kiel prioritaton en sia najbara diplomatio. Dum ĉi-foja vizito al Ĉinio, la du landoj altigis la rilatojn inter Ĉinio kaj Singapuro al ĉiuflanka, altkvalita kaj antaŭvida partnereco, markante la direkton por la estonta disvolvo de la duflankaj rilatoj. Ĉinio volas plifortigi strategian komunikadon kun Singapuro, profundigi strategian konekton kaj igi "altkvalitecon" la plej distinga simbolo de ĉina-singapura kunlaboro.

Lee Hsien Loong esprimis, ke li tre ĝojas denove viziti Ĉinion post pluraj jaroj kaj vidi, ke ĉiuj kampoj de Ĉinio rapide reakiras ekonomian viglecon. Li havas firman fidon je la rezisteco de la ĉina ekonomio kaj kredas, ke la ĉina ekonomio daŭre bone disvolviĝos. La najbaraj landoj kiel Singapuro antaŭĝojas plu profundigi ekonomian kunlaboron kun Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree