Vespere de la 30-a de marto kelkaj usonaj amaskomunikiloj raportis, ke akuza ĵurio en Novjork-Ŝtato voĉdonis kulpigi usonan eksprezidenton Donald Trump pro krimaj akuzoj.
Nun ankoraŭ ne estas klara la konkreta enhavo de la krima akuzo kontraŭ Trump. Laŭ raportoj de usonaj amaskomunikiloj, la akuzo estos publikigita en la venontaj kelkaj tagoj, kaj la oficejo de la Distrikta Prokuroro de Manhatano en Novjork-Ŝtato komunikiĝos kun la advokato de Trump por diskuti pri la akuzo.
Neniam antaŭe en la historio de Usono iu eksprezidento estis akuzita pri krimo.