La 28an de marto la ĉina ĉefministro Li Qiang adresis kondolencan mesaĝon al la mozambika ĉefministro Adriano Maleiane por forpaso de la eksa mozambika ĉefministro Pascoal Mocumbi, esprimante sinceran funebron al sinjoro Mocumbi.
En la mesaĝo Li Qiang diras, ke sinjoro Mocumbi estas fama politikisto de Mozambiko kaj faris dum sia vivdaŭro pozitivan kontribuon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Mozambiko. Lia forpaso estas perdo de la mozambika popolo, kaj samtempe ankaŭ perdigas al la ĉina popolo bonan amikon. Ĉinio alte ŝatas la tradician amikecon inter la du landoj kaj volas kune kun Mozambiko efektivigi gravajn konsentojn faritajn de la dulandaj ŝtatestroj kaj ebligi al la ĉina-mozambika plenampleksa strategia partnereco ricevi novajn fruktojn.