Mondo akiris raraĵon de urbeto en ĉina insul-provinco Hainan
Yu Publikigita: 2023-04-01 19:12:19

“Mi tre ĝojas “reveni hejmen” ĉi-foje,” diris Mark Hutchinson, estro de iu aŭstralia manufaktura kompanio, dum interparolo kun raportistoj el Ĉina Komunikila Grupo en la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio, kiu okazis de la 28a ĝis la 31a de marto en la urbeto Boao en la ĉina suda insul-provinco Hainan. Hutchinson komercis en Ĉinio jam multajn jarojn kaj ĉiam rigardas Ĉinion kiel "sian duan hejmlandon".

Estas multaj entreprenistoj kiel Hutchinson. Ĉi-jara forumo altiris pli ol 1 500 reprezentantojn de politikaj, komercaj kaj pensfabrikaj rondoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj de la mondo. Kontraŭ la fono de malstabileco kaj necerteco kiel normaleco, ĉi-jara konferenco havis la temon "Necerta Mondo: Solidareco kaj Kunlaboro por Disvolviĝo Meze de Defioj", kio havas fortan praktikan signifon kaj reflektas la urĝajn atendojn de homoj pri certeco.

Certeco estas raraĵo por la hodiaŭa mondo. Laŭ enketo farita de Bostona Konsultiĝa Kompanio, ĉirkaŭ 75% de tutmondaj komercaj gvidantoj inter la respondantoj opinias, ke necerteco estas la plej granda defio alfrontata de kompanioj tra la mondo en 2023.

"La signalo de Ĉinio pri malfermo estas tre klara", "la ekonomia kresko de Ĉinio estas forta", kaj "la konsuma merkato de Ĉinio estas aparte grava por aliaj landoj." En la pasintaj kvar tagoj, multaj fremdlandaj ĉeestantoj de la jara konferenco esprimis siajn sentojn al raportistoj el Ĉina Komunikila Grupo. De tio, ni povas profunde senti ilian ekscitecon “senti sin kiel hejme en Ĉinio kaj ankaŭ ilian konfidon pri "certeco de Ĉinio". De kie venas ĉi tiu konfido?

"La ĉina merkato estas nia plej granda konfido!" En intervjuo, multaj alilandaj entreprenistoj laŭdis la viglan merkaton de Ĉinio, bonan komercan medion kaj kompletan sistemon de proviza ĉeno.

Laŭ datumoj de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, la kvanto de fremdaj  investoj efektive uzataj de Ĉinio en la unua monato de 2023 atingis 127,69 miliardojn da juanoj, kreskante je 14,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Januare, la efektiva uzo de fremdaj investoj en altteknologia fabrikado pliiĝis je 62,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Fremdaj investantoj en Ĉinio turnis sian atenton al sektoroj de altteknologio kaj granda valor-aldono, kio reflektas altkvalitan disvolviĝon de Ĉinio.

Ĉi tiu konfido venas ankaŭ de la certeco de la malferma politiko de Ĉinio. "Kiel ajn ŝanĝiĝos la mondo, ni ĉiam daŭrigos reformon, malfermon kaj novigadon." De la lastatempa Ĉina Disvolva Forumo ĝis la ĵus finita Boao-Forumo por Azio, Ĉinio ĉiam eligis tian firman signalon al la ekstera mondo.

Ĉi-jare Ĉinio komencis serion de novaj rimedoj por malfermo al la ekstera mondo, inkluzive de la esplorado pri tropika agrikultura kunlaboro inter Hainan kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, la komuna iniciato pri la partnereco de tutmondaj liberkomercaj regionoj (havenoj), antaŭenigo de la komuna konstruado de altkvalita disvolviĝo de la "Zono kaj Vojo", efektivigo de "malgrandaj kaj belaj" vivtenaj projektoj, kaj esplorado pri novaj altaĵoj de cifereca ekonomio kaj verda ekonomio. La altnivela malfermo de Ĉinio fariĝas pli profunda paŝon post paŝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree