Parolado de Xi en centra partia lernejo publikiĝis
Ema Publikigita: 2023-04-01 19:10:11

La revuo Qiushi sabate publikigis la paroladon de Xi Jinping okaze de la 90a datreveno de la centra partia lernejo.

Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la paroladon en kunveno rimarkanta la 90an datrevenon de la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la malferma ceremonio de la printempa semestro de 2023.

Ke Partiaj lernejoj de ĉiuj niveloj devas memori siajn misiojn kreskigi talentulojn por la Partio kaj dediĉi saĝon al la Partio, diris Xi en la parolado.

Li alvokis ilin fari novajn kontribuojn por konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj kaj antaŭenigo de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio en ĉiuflanka maniero.

Xi diris, ke kulturado de talentuloj por la KPĈ estas la unika valoro de la partiaj lernejoj. Xi alvokis la partiajn lernejojn ludi aktivan rolon por trejni ĉefajn oficialulojn por regado, kiuj kapablas preni sur sin taskon de nacia rejuniĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree