Kiajn fiagojn faris Usono kaj Tajvano antaŭ rompiĝo de hondura-tajvanaj “diplomatiaj rilatoj”
Yu Publikigita: 2023-04-01 19:13:56

La 30an de marto, la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Honduro anoncis, ke ĝia prezidento, Xiomara Castro baldaŭ vizitos Ĉinion. La anonco estis farita je nur kvar tagoj post kiam Honduro deklaris rompi siajn tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn" kun la tajvanaj aŭtoritatoj kaj starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Jam delonge estis onidiro, ke Honduro rompos “diplomatiajn rilatojn kun Tajvano, antaŭ la starigo de ĉina-honduraj diplomatiaj rilatoj. La aŭtoritatoj de la tajvana Demokratia Progresema Partio kelkfoje provis savi la rilatojn kun Honduro kaj eĉ petis helpon de Usono. Sed kiel ajn Usono kaj Tajvano luktis, kaj eĉ minacis Honduron, ili fine ne povis rezisti la ĝeneralan tendencon. 

La aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio delonge okupiĝis pri  mona diplomatio por konservi tiel nomatajn "diplomatiajn rilatojn". En la unua jaro post la enoficiĝo de Tsai Ing-Wen, la "buĝeto por sekretoj" de la tajvana departemento pri eksteraj aferoj trioble aŭ kvaroble kreskis. Ĉi tiuj fondusoj neniam estis submetitaj al superrigardo aŭ cenzuro, tial la publiko en la insulo demandis, ĉu tio celas faciligi monan diplomation kaj kaŝi maljustajn moninterŝanĝojn kun alilandaj politikistoj.

Kiam Castro estis firma pri rompiĝo de rilatoj kun Tajvano, la aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio ankoraŭ atendis enmiksiĝon de Usono. Centr-Ameriko, kie troviĝas Honduro, ĉiam estis rigardata kiel la "korto" de Usono.

Yan Jin, vicdirektoro de la Esplorcentro pri Sud-Suda Kunlaboro de la Ĉina Akademio de Modernaj Internaciaj Rilatoj diris, ke Usono estas la plej granda komerca partnero de Honduro kaj ĝia plej ĉefa fonto de investo kaj fremdaj monsendoj, kaj en la lando estas la milita bazo Soto Cano. La interveno de Usono en la politikan arenon de Honduro havas gravan influon.

En novembro 2021, post kiam Castro deklaris dum sia elektkampanjo, ke ŝi serĉos starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, Brian A. Nichols, tiama ŝtata helpsekretario de Usono, rapidis al Honduro kaj publike deklaris, ke li esperas, ke Honduro konservos "diplomatiajn rilatojn" kun Tajvano.

En januaro de la kuranta jaro, Usono kaj la aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio publikigis "tripartian planon" por "helpi" Honduron. La 15an de marto, post kiam Castro oficiale anoncis, ke ŝi serĉos starigi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, eksa usona senatano Dodd faris urĝan viziton al Honduro kiel speciala konsilisto al la usona prezidento kun la intenco malhelpi al la lando "turniĝi” al Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree