Ĉinio kaj Singapuro substance finis sekvajn intertraktadojn pri LKI
Yu Publikigita: 2023-04-02 16:25:25

Ĉina ministro pri komerco Wang Wentao kaj singapura ministro pri komerco kaj industrio Gan Kim Yong sabate subskribis memorandon de kompreno por anonci la substancan finon de sekvaj intertraktadoj pri la ĝisdatigita duflanka Liber-Komerca Interkonsento (LKI).

La Ministerio pri Komerco diris en deklaro, ke la ĝisdatigita Liber-Komerca Interkonsento, kiu akcelos merkatan aliron por kompanioj de ambaŭ landoj, aldonas novan memstaran ĉapitron pri telekomunikado kaj inkluzivas altnivelajn ekonomiajn kaj komercajn regulojn pri ŝtatana traktado, merkata aliro, travidebleco, la cifereca ekonomio kaj tiel plu.

La du flankoj ankaŭ konfirmis, ke ne estos retiro de malfermaj rimedoj en la sektoroj de serva komerco kaj investo, kaj promesis unu al la alia, ke la respektivaj pordoj de malfermo nur estos pli larĝaj.

La ministerio diris, ke la Liber-Komerca Interkonsento estas grava rimedo kaj praktika agado de Ĉinio por adaptiĝi al altnivelaj internaciaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj kaj malfermi la pordon pli larĝe al la ekstera mondo. Ĝi forte puŝos ĉina-singapuran ekonomian kaj komercan kunlaboron al nova nivelo.

Ĉinio kaj Singapuro subskribis la Liber-Komercan Interkonsenton en 2008 kaj ĝisdatigis ĝin en 2018. En decembro 2020, la du flankoj ĝisdatigis la interkonsenton denove kaj komencis sekvajn intertraktadojn por plue liberigi servan komercon kaj investon surbaze de la modelo de negativa listo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree