La ĉina-eŭropa kargotrajno (Pekino-Moskvo) sabate atingis la Stacidomon Bely Rast de Moskva Regiono, Rusio. Ĉi tiu estis la unua ĉina-eŭropa kargotrajno el Pekino, kiu iras rekte al Eŭropo.
La ĉina-eŭropa kargotrajno estis plane ŝarĝita per 55 konteneroj da konstruaj materialoj, elektraj hejmaj aparatoj, vestaĵoj kaj aliaj varoj. La trajno ekiris de Mafang-stacidomo de la distrikto Pinggu en Pekino la 16an de marto, kaj atingis la stacidomon Bely Rast je la 18:30 laŭ la loka tempo sabate, vojaĝante rekte al Rusio tra la fervoja haveno Manzhouli en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Ĝi kuris ĉirkaŭ 9 000 kilometrojn dum 16 tagoj kaj atingis la cellokon pli frue je du tagoj antaŭ la planita dato.