La Politika Buroo de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis ĵaŭde posttagmeze sian kvaran grupan studsesion pri la studo kaj efektivigo de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko.
Dum la prezidado de la studsesio, Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, akcentis, ke ĉi tiu grupa studsesio donos ekzemplon al la tuta partio por plu antaŭenigi la studon kaj efektivigon de la Penso pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko kiel parton de la teoria studprogramo por firmigo de la kompreno de partiaj membroj pri teorioj.
Liu Guozhong, Li Ganjie, Li Shulei, He Weidong, kaj Chen Min'er, kiuj estas ĉiuj membroj de la politika buroo, dividis tion, kion ili atingis en studo de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko, klarigante kiel la studo profitigis iliajn proprajn pensadon kaj laboron.