Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun sia japana paralelulo
Yu Publikigita: 2023-04-02 16:26:00

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang dimanĉe renkontiĝis kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Yoshimasa Hayashi, kiu estas en Ĉinio por du-taga vizito.

Pasis tri jaroj de la lasta vizito de japana ministro pri eksterlandaj aferoj al Ĉinio.

Ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. Antaŭ la vizito, Ĉinio diris, ke ĝi volas plifortigi dialogon kaj komunikadon, profundigi praktikan kunlaboron kaj antaŭenigi la konstruadon de konstruivaj kaj stabilaj rilatoj, kiuj plenumas la postulojn de la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree