Raporto pri Homrajta Atenco de Usono 2022 forŝiris maskon de Usono
Mirinda Publikigita: 2023-04-03 14:35:09

Lastatempe la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio publikigis la Raporton pri Homrajta Atenco de Usono 2022. La grava raporto malkovris verojn pri atenco de homrajtoj de Usono kaj forŝiris la homrajtan maskon de Usono, kiu pretendis esti gardisto de homaj rajtoj.

La raporto diras, ke la jaro 2022 estas simbola malprogresa jaro de la homrajta situacio de Usono. En Usono, kiu pretendis esti gardisto de homaj rajtoj, nesolveblas demandoj pri mona politiko, rasa diskriminacio, senbrida uzo de pafiloj, polica perforto, polarizado de malriĉeco kaj riĉeco kaj historie malprogresis en homrajta leĝdonado kaj bazaj rajtoj kaj libereco de usonanoj estis plue senaŭtoritatigitaj. Laŭ donitaĵoj de la retejo “polica perforta mapo”, en 2022, 1 239 homoj mortis pro polica perforto kaj dum la jaro nur en 10 tagoj ne okazis mortigoj fare de policanoj. Estas rimarkinde, ke en la lastaj jaroj estis plue kavinta la usona elekta demokratio. “Nigra mono” jam manipulis usonajn partiojn kaj registaron, amaso da voĉdonintoj servis kiel ilo de politika ludo.

La raporto diras, ke en Usono vaste ekzistas rasa diskriminacio kaj kontinue frekvence okazis krimoj pro rasa malamo. En 2022 serioze malprogresis garantio de Usono pri virinaj kaj infanaj rajtoj. Pafado minacas vivsekurecon de usonaj geknaboj kaj jam estas la plej granda morta kialo de usonaj infanoj kaj Usono estas la lando kie plej frekvence okazis pafadoj en lernejoj. La malriĉa ratio de usonaj infanoj altiĝis de 12,1% en decembro de 2021 al 16,6% en majo de 2022.

La raporto diras, ke eksterlandaj militagoj de Usono kaŭzis humanan katastrofon kaj atencis liberecon kaj homrajtojn de alilandaj civitanoj. Ekde la 21a jarcento, Usono okazigis militajn agadojn en 85 landoj sub preteksto de “kontraŭterorismo” kaj rekte kaŭzis morton de almenaŭ 929 mil civitanoj kaj senhejmiĝon de 38 milionoj da homoj. Usono ne povis solvi strukturajn malfacilojn en siaj propraj demandoj pri homrajtoj, sed senbride atakis aliajn landojn per homrajtoj, fabrikis kontraŭstaron, separadon kaj tumulton en la internacia komunumo kaj jam estas ĝenanto kaj malhelpanto de la tutmonda homrajta disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree