Ni legas por infanoj
Mirinda Publikigita: 2023-04-03 14:25:55

La 2a de aprilo estas la Internacia Tago de Infanaj Libroj kaj ankaŭ naskiĝtago de danna majstro de infana literaturo Hans Christian Andersen. Li renaskis en legado de sennombro da infanoj en la mondo ĉiutage. La 2an de aprilo de 1967 Internacia Ligo de Libroj por Junaj Homoj (International Board On Books For Young People) difinis lian naskiĝtagon kiel la Internacia Tago de Infanaj Libroj. Jen Jianping legu por vi “Reĝidino sur Pizo (Fabelon de Hans Andersen, trad. de L. L. Zamenhof)”. Legu por infanoj kaj legu kune kun infanoj!

Reĝidino sur Pizo

(Fabelo de Hans Andersen, trad. de L. L. Zamenhof)

 

 

 

Estis iam reĝido, kiu volis edziĝi kun reĝidino, sed li nepre volis, ke tio estu vera reĝidino. Li travojaĝis la tutan mondon, por trovi tian, sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo. Da reĝidinoj estis sufiĉe multe, sed ĉu tio estas veraj reĝidinoj, pri tio li neniel povis konvinkiĝi; ĉiam troviĝis io, kio ne estis tute konforma. Tial li venis returne hejmen kaj estis tre malĝoja, ĉar li tre deziris havi veran reĝidinon.

 

Unu vesperon fariĝis granda uragano: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure. Subite oni frapetis je la urba pordego, kaj la maljuna reĝo iris, por malfermi.

 

Montriĝis, ke ekstere antaŭ la pordo staras reĝidino. Sed, ho mia Dio, kiel ŝi aspektis pro la pluvo kaj la ventego! La akvo fluis de ŝiaj haroj kaj vestoj, kaj verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn kaj elen. Kaj ŝi diris, ke ŝi estas vera reĝidino.

 

“Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!” pensis la maljuna reĝino. Ŝi tamen nenion diris, sed ŝi iris en la dormoĉambron, elprenis ĉiujn litaĵojn kaj metis unu pizon sur la fundon de la lito. Post tio ŝi prenis dudek matracojn, metis ilin sur la pizon, kaj poste ankoraŭ dudek lanugaĵojn sur la matracojn.

 

En tiu lito la reĝidino devis dormi dum la nokto.

 

Matene oni ŝin demandis, kiel ŝi dormis.

 

“Ho, terure malbone!” diris la reĝidino; “preskaŭ dum la tuta nokto mi ne povis fermi la okulojn! Dio scias, kio estis en mia lito! Mi kuŝis sur io malmola, kaj mia korpo pro tio fariĝis blua kaj bruna! Estis terure!”.

 

Per tio oni povis vidi, ke ŝi estas vera reĝidino, ĉar tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon. Tiel delikatsenta povis esti nur vera reĝidino!

 

Tiam la reĝido edziĝis kun ŝi, ĉar nun li sciis, ke li havas veran reĝidinon; kaj la pizon oni metis en la muzeon, kie oni ankoraŭ nun povas ĝin vidi, se neniu ĝin forprenis.

 

Vidu, tio estis vera historio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree