Lunde en la gazetara konferenco, respondeculo de ĉina Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo konigis, ke la diĝita ekonomio havas vastan influon kaj profundan disvolvon kaj ŝanĝis vivon kaj produktadon de la homoj. En la lastaj jaroj la diĝita ekonomio de Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn, diĝita infrastrukturo faris transiran disvolviĝon, rapide altiĝis noviga kapablo de diĝitaj industrioj, rapidiĝis kunfando de diĝitaj teknikoj kaj ekonomiaj komunumoj kaj profunde antaŭeniris ciferecigo de publikaj servoj. Ĉi-jare Ĉinio fortigos diĝitan ekonomion en konstruado de baza sistemo de donitaĵoj “1+N”, dispozicio de diĝita infrastruktura konstruado, antaŭenigo de noviga disvolviĝo de diĝitaj industrioj, profundigo de diĝita transformigo de industrioj, altigo de nivelo de diĝita publika servo kaj profundigo de ĉi-rilata internacia kunlaboro.