Xi instigas al artistoj krei pli da bonegaj verkoj reflektantaj ĉina-araban amikecon
Yu Publikigita: 2023-04-03 19:53:22

Ĉina prezidanto Xi Jinping instigis al artistoj krei pli da bonegaj verkoj reflektantaj ĉina-araban amikecon kaj fari novajn kontribuojn por akceli amikecon inter la ĉina kaj araba popoloj.

Xi faris la rimarkojn lastatempe en sia respondo al la letero de reprezentantoj de konataj arabaj artistoj, kiuj vizitis Ĉinion por ĉeesti la aranĝon Silka Vojo: Rendevuo de Artistoj.

Xi diris en sia letero, ke kulturo povas kunligi animojn, kaj arto povas komunikiĝi tra la mondo. Ekde la malfermo de la antikva Silka Vojo ĝis la komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo", la ĉina kaj araba civilizacioj konservis interŝanĝojn dum miloj da jaroj kaj aprezis unu la alian, skribante historion de reciproka lernado.

Antaŭ nelonge, pli ol 50 konataj arabaj artistoj, kiuj vizitis Ĉinion por ĉeesti la aranĝon Silka Vojo: Rendevuo de Artistoj, sendis komunan leteron al prezidanto Xi, por dividi la rikoltojn kaj komprenon el sia vizito al Ĉinio en la pasintaj pli ol dek jaroj, esperante kontribui por antaŭenigo de la reciproka kompreno inter la ĉina kaj araba popoloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree