Itala institucio pri datuma protektado faris enketon pri esplora kompanio de ChatGPT
Mirinda Publikigita: 2023-04-04 13:10:23

Laŭ raporto de itala novaĵ-agentejo ANSA, la 31an de marto itala agentejo pri privata datuma protektado anoncis, ke ekde tiu tago estas malpermesate uzado de roboto ChatGPT kaj estas limigite, ke la esplora kompanio de ChatGPT traktas informojn de italaj uzantoj kaj la agentejo komencis enketon pri la kompanio. Italio estas la unua okcidenta lando, kiu prenos limigajn rimedojn al ChatGPT.

La agentejo pri privata datuma protektado opinias, ke en la 20a de marto en la platformo ChatGPT aperis perdo de dialogaj datumoj kaj pagaj servoj de ĝiaj uzantoj. Tamen la retejo ne anoncis al uzantoj pri kolekto de informoj kaj mankas leĝaj bazoj por kolekti kaj konservi amason da privataj informoj.

La kompanio OpenAI respondis, ke ĝi volas strikte kunlabori kun la itala departemento kaj jam malinstalis ChatGPT en Italio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree