Ĉefpaĝo Lucis Studio

Sezono de verda teo

Lucia Publikigita:2023-04-04 22:30:44

Lucia: Rigardu, jen estas Qingtuan, speciala manĝaĵo dum Festo de Mortintoj en Ĉinio. Kaj hodiaŭ mi ankaŭ pretigis ĉin-stilan deserton.

Ĉu ni trinkos kafon hodiaŭ?

Lucia:

Ne, hodiaŭ ni trinkos teon.

Lucia:

Saluton Jingli.

Longe mi ne vidis vin. Kiel vi fartas?

Lucia:

Mi fartas bone kaj baldaŭ venos Festo de Mortintoj, kaj samtempe proksimiĝas sezono de verda teo. Mi volas scii pli multe pri verda teo, do mi venas.

Jes, kiam ni preparas verdan teon, ni uzas 3,5 gramojn da seka teo. La produkta regiono de la verda teo, kiu ni trinkas hodiaŭ, estas Wengjiashan-Monto.

La teo estas tre aroma. Unue ni varmigu la tetason.

Lucia:

Por kio?

Ĉar varma taso faciligas al teo  eligi pli fortan aromon. Vi povas surmeti la kovron se la temperaturo de akvo estas malalta, alie, ni ne kovru ĝin. La plej taŭga temperaturo por prepari veran teon estas 75 ĝis 85 celsiaj gradoj.

Malfermu la kovrilon de taso, profunde enspiru.

Kiel ĝi odoras?

Lucia:

Herba aromo, kaj iomete aromo de pizo.

Jes, vi pravas.

Lucia:

Mia amiko diris, ke la tefolio estas manĝebla. Ĉu vere?

Jes, la tefolio similas al legomo. Sed sekaj tefolioj estas prilaboritaj post multaj pretigaj procezoj, do la restaj tefolioj estas malbongustaj.

Lucia:

Mia alia demando rilatas al desertoj. Jen estas dolĉaj kaj salaj, kiuj el ili estas la plej bonaj elektoj por manĝi kun verda teo?

Ambaŭ estas bonaj. Fakte vi povas elekti la desertojn, laŭ via plaĉo, mi ne rekomendas desertojn kun forta gusto. Ĉiujn elektojn kiujn vi ŝatas estas la plej bonaj elektoj.

Lucia:

Kiam la freŝaj tefolioj ankoraŭ ne estas kolektitaj, kiun teon vi rekomendas.

Printempe, mi rekomendas la vulong-teon, ekzemple la Dancong-teon el Guangdong-provinco. Ĝi havas fortan kaj klaran aromon de floro aŭ fruktoj.

Jen tio.

Ni kune gustumu ĝin, kaj mi prezentos al vi kiel pripari vulong-teo.