Vero de “transita vizito”
Mirinda Publikigita: 2023-04-04 17:10:35

De la 29a de marto ĝis la 7a de aprilo, dum vizito al Centra Ameriko, gvidanto de tajvana regiono Tsai Ing-wen faris serion da politikaj aktivadoj en Usono kaj faris oficialan kontakton kun usonaj oficialuloj, pretekstante “transiton” tra Usono. Tio estas impliko de la forto de “sendependeco de Tajvano” kun usonaj kontraŭĉinaj politikistoj kaj estas serioza okazaĵo tretanta la principon de unu Ĉinio.

En la lastaj tagoj, Usono prenis rimedojn por senhavigi la principon de unu Ĉinio rilate al la tajvana demando, evidente malstreĉis limigon al oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano kaj fortigis militan rilaton inter la du flankoj. Usonaj politikistoj intencas “reteni Ĉinion per Tajvano” kaj la tajvanaj aŭtoritatoj intencas “serĉi sendependecon per Usono”, kio estas la plej danĝera faktoro rompanta stabilecon de la Tajvana Markolo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree