Ĉinio firme oponas intervidiĝon inter Kevin McCarthy kaj Tsai Ing-wen
Selena Publikigita: 2023-04-05 13:34:34

Mao Ning, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj marde diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio firme oponas intervidiĝon de prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Kevin McCarthy kun Tsai Ing-wen. Mao aldonis, ke Ĉinio donas grandan atenton al la situacio kaj rezolute kaj forte defendas nacian suverenecon kaj teritorian integrecon.

Responde al demando, ĉu Ĉinio refoje faros militan ekzercadon, kiam prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Kevin McCarthy renkontiĝos kun Tsai Ing-wen en merkredo, Mao diris, ke Ĉinio firme oponas aranĝon de Usono pri "transito" de Tsai Ing-wen tra Usono kaj intervidiĝon inter Kevin McCarthy, la tria plej altranga oficialulo de la usona registaro kun Tsai Ing-wen, ĉar tio serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj grave subfosas la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.

Ĉinio urĝas Usonon observi la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj kaj ne permesi al Tsai "transite viziti" Usonon aŭ kontakti usonajn oficialulojn. Mao diris, ke Ĉinio atenteme observas la situacion kaj rezolute kaj forte defendas nacian suverenecon kaj teritorian integrecon. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree