En la 4a de aprilo laŭ la loka tempo, en kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de NATO en Bruselo, ĉefstabejo de NATO, Finlando oficiale aliĝis al NATO, fariĝante ĝia 31a membro. Tio estas la unua ekspansio de NATO post la membriĝo de Nord-Makedonio en 2020.
Finlando oficiale prezentis sian peton por aliĝi al NATO en la 18a de majo 2022. Laŭ regularo, NATO akceptas novan membron, kondiĉe ke la peto estu aprobita de ĉiuj membroj. En la 30a de marto, la Granda Nacia Asembleo de Turkio aprobis la aliĝon de Finlando al NATO, tiel Finlando akiris aprobon de ĉiuj 30 membroj de NATO.