Xi plantas arbojn en Pekino, urĝante pli multajn arbarigajn klopodojn por bela Ĉinio
Yu Publikigita: 2023-04-05 09:49:31

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde partoprenis en volonta arboplantado en Pekino kaj alvokis pli multajn klopodojn en arbarigo por verki novan ĉapitron en konstruado de bela Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum ĉeesti la arbplantadon en arbariga loko en la distrikto Chaoyang de Pekino.

Xi kaj aliaj gvidantoj, inkluzive de Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang, Li Xi, kaj Han Zheng, plantis arbojn kun lokanoj en urba parko en la orienta distrikto Chaoyang en la printempa pluvo.

Estas la 11a jaro, ke Xi partoprenis en la ĉiujara arboplantado kiel la ĝenerala sekretario.

Xi diris, ke la partopreno de la gvidantoj en arboplantado estas por mobilizi homojn tra la lando labori por bela Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree