Kelkaj iranaj mediatoj marde raportis, ke post pli ol 7 jaroj, Irano refoje sendas sian ambasadoron al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Laŭ la raportoj, la ambasadoro iros al Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj por plenumi sian oficon en la baldaŭa estonteco.
En 2016, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj revokis sian ambasadoron en Irano kaj malaltigis nivelon de diplomatiaj rilatoj kun Irano. En aŭgusto 2022, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Irano deklaris renormaligi diplomatiajn rilatojn sur la ambasadora nivelo. En septembro 2022, ambasadoro de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj revenis al Irano por plenumi sian oficon.