“Politika prezento” de impliko inter Usono kaj Tajvano estos nepre reagata
Mirinda Publikigita: 2023-04-06 16:09:26

La 6an de aprilo, dum vizito al Centra Ameriko, pretekstante “transiton” tra Usono, gvidanto de tajvana regiono Tsai Ing-wen renkontiĝis kun Kevin McCarthy, prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj, tio estas politika provoka evento de impliko de la forto de “sendependeco de Tajvano” kun usonaj kontraŭĉinaj politikistoj kaj serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj regulojn de la tri komunaj komunikoj inter Ĉinio kaj Usono, serioze damaĝas ĉinajn suverencon kaj teritorian integrecon kaj sendis seriozan eraran signalon al separatisma forto de “sendependeco de Tajvano”. Per tio la homoj klare vidis, ke la Demokratia Progresa Partio fojfoje intencis “serĉi sendependecon per Usono” kaj iuj usonanoj intencas “reteni Ĉinion per Tajvano”, tio estas origina kialo de eskaladiĝo de streĉigo de la situacio de la Tajvana Markolo.

La tajvana demando estas kerno de la kernaj interesoj de Ĉinio, estas fundamento de la politikaj bazoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj estas netranspasebla ruĝlinio inter ĉina-usonaj rilatoj. La plej grava principo por taŭge trakti la tajvanan demandon estas persisti en unu Ĉinio.

Usono faris solenan promeson pri la principo de unu Ĉinio. La Komuniko pri Establo de Diplomatiaj Rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, publikigita en decembro de 1978, proklamas, ke la registaro de Usono agnoskas starpunkton de Ĉinio, tio estas ke ekzistas nur unu Ĉinio kaj Tajvano estas parto de Ĉinio. Usono agnoskas, ke Ĉina Popola Respubliko estas ununura laŭleĝa registaro de Ĉinio. Kadre de tio, la usona popolo faros kulturan, negocan kaj neoficialan kontakton kun la tajvana popolo. Post enoficiĝo de Joe Biden, la usona registaro plurfoje promesis ne subteni “sendependecon de Tajvano”, nek subteni “du Ĉinioj” kaj “unu Ĉinio kaj unu Tajvano”.

Tamen Usono foje kaj refoje agis kaj esprimis kontraŭ siaj vortoj. Post la renkontiĝo rompanta la principon de unu Ĉinio, la du flankoj intencas serĉi siajn politikajn rajtojn. En la politika scenejo de Usono, Kevin McCarthy ĉiam tenas fortan kontraŭĉinan starpunkton. Nun furiozas la disputoj inter partioj en Usono kaj la temo pri Ĉinio jam estas ilo de lukto inter la du partioj. Kevin McCarthy intencas rikolti politikajn interesojn per “karto de Tajvano” kaj ankaŭ volas transdoni la ĝenojn vekitajn de tio al la registaro de Demokratia Partio.

El la tajvana instanco, la “transito” de Tsai Ing-wen faris renkontiĝon kun Kevin McCarthy, ofertis sian pledon pri “sendependeco de Tajvano”, rampis antaŭ la kontraŭĉina forto de Usono kaj intencis “gajni profiton” por si mem. Venontjare ŝi eloficiĝos kiel gvidanto de la regiono, unuflanke ŝi volas altigi influon de Demokratia Progresa Partio per “transito” en Usono, aliflanke intencas serĉi tiel nomatan eksteran sekurecan garantion por subteni sian “sendependecon de Tajvano”.

Estas videble, ke Vaŝingtono rigardas Tajvanon kiel “montiranton” de usonaj komercistoj de armiloj kaj municioj kaj “ŝakpecon” por reteni disvolvon de Ĉinio, al kio estas oferitaj la interesoj kaj profitoj de la tajvanaj popolanoj.

Tajvano apartenas al Ĉinio, solvo de la tajvana demando estas afero de la ĉinoj. Ĉinio frue diris, ke ĝi firme oponas kontraŭ impliko de Usono kaj Tajvano kaj nepre prenos rimedojn por firma reago. Neniu povas subtaksi firman decidon, firman volon kaj fortan kapablon de la ĉina popolo por defendi ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree