La 5an de aprilo laŭ la loka tempo la Monda Organizo pri Komerco (MOK) publikigis raporton “Perspektivo kaj Statistikoj de Tutmonda Komerco”. La raporto antaŭdiris, ke en 2023 la produkta komerco de la mondo kreskos je 1,7%, kies altiĝo estas malalta ol la kreska ratio 2,7% en 2022 kaj malalta ol la averaĝa kreska nivelo en la pasintaj 12 jaroj.
Altnivela statistikisto de la MOK Barbara D'andrea Adrian diris, ke laŭ antaŭkalkulo, la enlanda produkta valoro kaj komerca kresko de Ĉinio havos brilan atingon kaj faros gravan kontribuon por ekonomia revigliĝo de evoluantaj ekonomioj.