Ĉinaj dek grandaj arkeologiaj trovaĵoj en 2022
Ĝoja Publikigita: 2023-04-06 15:38:44

Ĉinio publikigis dek grandajn arkeologiajn trovaĵojn en 2022 la 28-an de marto en Pekino. Teamo konsistanta el erudiciuloj kaj arkeologoj faris elekton el listo de kandidatoj de 22 lastatempe trovitaj restaĵoj en la tuta lando.

Ĉinio publikigis dek grandajn arkeologiajn trovaĵojn en 2022, la 28-an de marto en Pekino./CMG

La Nacia Kultura Heredaĵa Administracio ĉiujare publikigas liston unufoje, celante prezenti al la publiko ĉinan riĉan historion kaj kulturon per konigo de la plej bonaj kaj plej lastatempe trovitaj arkeologiaj trovaĵoj.

Xuetangliangzi-restaĵo

La Xuetangliangzi-restaĵo en Hubei-provinco, meza Ĉinio, estas fama pro paro da milliono-jaraj kraniaj fosilioj de rektstaraj homoj. Ĝi estas grava paleolitika restaĵo elfosinta antikvajn homajn kaj animalajn fosiliojn kaj variajn ŝtonajn artefaktojn.

Kraniaj fosilioj de rektstaraj homoj elfositaj en la Xuetangliangzi-restaĵo en Shiyan, Hubei./CFP

Restaĵo de Zhaojiaxuyao-vilaĝo

Arkeologoj faris ampleksan malkovradon, elfosadon kaj esploradon en la Restaĵo de Zhaojiaxuyao-vilaĝo en Shandong-provinco, orienta Ĉinio, sur la bazo de maldika tavolo de ruĝa argilo enterigita kvar ĝis ses metrojn. Arkeologio evidente indikas transiron de la tempaĝo de la tajlita ŝtono al la tempaĝo de la polurita ŝtono.

Bicun-Relikvaj Ruinoj

La Bichun-Relikvaj Ruinoj estas la plej granda antaŭhistoria ŝtona urbo malkovrita en la orienta bordo de la Jinshan-a Granda Kanjono. Ĝi liveras ŝlosilajn materialojn por interpreti la civilizacion de la regiono kaj servas kiel grava fenestro prezentanta formiĝon de la ĉina civilizacio kun integrita diverseco kaj la Centra Ebenaĵo kiel centro.

Interkruciĝanta voja sistemo de Erlitou-restaĵo

Interkruciĝanta voja sistemo de Erlitou-restaĵo en urbo Luoyang de provinco Henan, meza Ĉinio, estas fama pro siaj kvadrata urboplana sistemo kaj strukturo kombinanta kaj loĝadon kaj entombigon. Tio metis la plej gravan kaj direktan bazon por dinastioj Shang (1600 – 1100 a.K.) kaj Zhou (1100 – 256 a.K.) kaj sekvaj civilizacioj.

Restaĵoj de Reĝa Maŭzoleo de Yinxu-Ruinoj

La Restaĵoj de Reĝa Maŭzoleo de Yinxu-Ruinoj originas en la Shang-dinastio en Anyang-urbo, Henan-provinco. Ili malkovris diferencan aranĝon kun aliaj tombkompleksoj de eksaj reĝoj de la Shang-dinastio, helpis esploradon de ĉi tia entombiga sistemo kaj liveris pli da trovaĵoj pri kulturo kaj historio de la dinastio Shang.

Restaĵo Xunyi Xitou

La Restaĵo Xunyi Xitou estas unu el la plej larĝaj fiksloĝejoj en la periodo de la dinastioj Shang kaj Zhou, ĝis nun malkovritaj ĉe la bordo de la Rivero Jing. Ĝi providas per valoraj materialojn studadon de aranĝo, demografiaj statistikoj kaj sociaj ŝanĝoj dum la periodo.

La Restaĵo Xunyi Xitou inkludas relikvojn de la dinastioj Shang kaj Zhou./CFP

Restaĵo de Dasongshan-Tomboj

La Restaĵo de Dasongshan-Tomboj en Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, havas totale 2 192 elfositajn tombojn. Ĝi atestis laŭgradan geografian moviĝon de socia kaj kultura centro de Han-dinastio (202 a.K. – 220 p.K.), Jin (265 -402) kaj Ming (1368 – 1644) al najbaroj de la provinca ĉefurbo Guiyang, kaj drastajn ŝanĝiĝojn de sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj de Guizhou antaŭ kaj post ĝia establiĝo kiel provinco dum la Ming-dinastio.

Restaĵo de Gucheng-Templo

La Restaĵo de Gucheng-Templo situas en Jilin, nordorienta Ĉinio, kaj prezentas, kiel budhisma kulturo estis enkondukita kaj disvolvita en landlimaj lokoj dum la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj (386 – 589), Sui-dinastio (581 – 618) kaj Tang-dinastio (618 – 907). Ĝi estas la valora resurso rilata al pruvo de formo de Ĉinio kiel multnacieca unueca lando kaj fortigo de la senso de nacia komunumo.

Restaĵo Zhouqiao-Ponto kaj Ruinoj de Bianhe-kanalo

Pli ol 60 mil variaj tipoj de artefaktoj estis elterigitaj en la Restaĵo Zhouqiao-Ponto kaj Ruinoj de Bianhe-Kanalo en Kaifeng, ĉefurbo de Henan-provinco, meza Ĉinio, kio liveris signifan valoron por studi urban aranĝon kaj strukturon de la ĉefurbo de la Norda Song-dinastio (960 – 1127). Ĝi liveris gravajn materialojn, kiuj malkovris politikon, ekonomion, kulturon kaj etiketon de la lando dum la Norda Song-dinastio.

La Restaĵo Zhouqiao-Ponto kaj Ruinoj de Ruinoj de Bianhe-Kanalo en Kaifeng, Henan./CFP

Ruinoj de Shuomen-a Antikva Haveno

La Ruinoj de Shuomen-a Antikva Haveno en Wenzhou-urbo, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, montras prosperon de Wenzhou-haveno dum la Song-dinastio (960 – 1279) kaj la Yuan-dinastio (1279 -1368), markante signifajn atingojn de Ĉinio sur la kampo de urba kaj havena arkeologio. La ruinoj liveras ŝlosilan fizikan evidenton pri la rolo de Wenzhou kiel start-punkto de la eksportado de celadonverdaj porcelanaĵoj kaj kiel grava noda urbo laŭ la Mara Silka Vojo.



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree