Brazilo kaj Ĉinio celas profundigi agrikulturan, financan kaj komercan kunlaboron
Lucia Publikigita: 2023-04-06 19:54:46

La 29an de marto en Pekino okazis la Brazila-Ĉina Komerca Seminario. Altrangaj registaraj oficistoj kaj entreprenistoj el ambaŭ landoj ĉeestis la kunvenon. La du flankoj subskribis interkonsentojn por plifortigi kunlaboron, precipe en la kampoj de agrikulturo, financaj transakcioj, komerco kaj verda evoluado.

Carlos Favaro, brazila ministro pri agrikulturo kaj brutobredado, diris en la seminario, ke kvar novaj bovaĵ-manufakturoj en Brazilo estas aprobitaj eksporti produktojn al Ĉinio.

La 23an de marto, la Ĉina Ĝenerala Administracio de Doganoj permesis al Brazilo rekomenci eksportadon de senostigita bovaĵo sub aĝo de 30 monatoj al la lando, post taksado de riskoj, kiu konfirmas, ke la preventa kaj regada sistemo de brazila freneza malsano plenumis la kvarantenajn kaj prisanajn postulojn de Ĉinio.

Agrikulturaj produktoj kiel sojfaboj kaj bovaĵo estas grava parto de ĉina-brazila komerco. Laŭ la brazila ambasadorejo en Ĉinio, pli ol 20 procentoj de la agrikulturaj produktoj importitaj de Ĉinio pasintjare estis el Brazilo.

Laŭ la Ĉina Ĝenerala Administracio de Doganoj, en 2022, Ĉinio importis entute 2 688 milionojn da tunoj da bovaĵo, el kiuj 1 105 milionoj da tunoj estis el Brazilo, okupante 41 procentojn de la totalo kaj farante ĝin la plej granda eksterlanda bovaĵfonto de Ĉinio.

foto el CFP

La kreskanta postulo de Ĉinio pri altkvalitaj importoj tra liberkomercaj regionoj, precipe la pli favoraj impostaj politikoj adoptitaj en la liberkomerca haveno de Hainan, altiris pli da tutmondaj investantoj.

En paralela seminario pri Ĉina-Brazila Brutobredado kaj Grena Provizĉeno, bovaĵaj kompanioj kaj la fako pri komerca akcelado de la brazila plej suda agrikultura ŝtato Rio-Grando do Sul subskribis strategiajn interkonsentojn kun ĉina kompanio Tianjiao Grupo, celante utiligi la favorajn politikojn de la liberkomerca haveno de Hainan por prilabori brazilan bovaĵon kaj kontentigi la postulon de la ĉina merkato.

Samtempe, ni intervjuis sinjoron Evaldo da Silva Junior. Ni kune rigardu.

Amikoj, mi estas Lucia en Pekino, ĝis la venonta fojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree