Kvar gravaj departementoj de Ĉinio reagis al “transitvojaĝo” de Tsai Ing-wen al Usono
Mirinda Publikigita: 2023-04-06 20:55:31

Ĵaŭde proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj faris parolon pri “transitvojaĝo” de Tsai Ing-wen al Usono. En la lastaj tagoj, ignorante seriozan kontakton kaj ripetan averton de Ĉinio, Usono insisteme permesis “transiton” kaj viziton de gvidanto de tajvanaj aŭtoritatoj Tsai Ing-wen en Usono, la tria persono de la usona registaro, prezidanto de usona Ĉambro de Reprezentantoj Kevin McCarthy renkontiĝis kun ŝi, ankaŭ usonaj oficialuloj, parlamentanoj faris kontakton kun Tsai kaj liveris scenejon al ŝi por ŝiaj separatismaj vortoj pri “sendependeco de Tajvano”. La esenco estas impliko inter Usono kaj Tajvano kaj tolero de politikaj agadoj de separatistoj pri “sendependeco de Tajvano” en Usono sub la flago de “transito”, por altigi la esencajn rilatojn inter Usono kaj Tajvano. Tiu ago serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj regulojn de la tri komunaj komunikoj inter Ĉinio kaj Usono, serioze damaĝas ĉinajn suverencon kaj teritorian integrecon kaj sendis seriozan eraran signalon al separatisma forto de “sendependeco de Tajvano”. Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas tion.

La tajvana demando estas kerno de la kernaj interesoj de Ĉinio kaj estas la unua netranspasebla ruĝlinio inter ĉina-usonaj rilatoj. “Sendependeco de Tajvano” certe ne havos elirejon. Pri la serioze eraraj agoj de usona-tajvana koluzio, Ĉinio prenos firmajn kaj fortajn rimedojn por defendi ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.

Samtage ankaŭ la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso publikigis deklaron pri renkontiĝo de Kevin McCarthy kaj Tsai. Proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj proparolanto de la Ministerio pri Nacia Defendo respektive publikigis deklaron pri “transitvojaĝo” de Tsai Ing-wen, esprimante firman oponon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree