Xi kaj Macron kune renkontiĝis kun gazetaro
Yu Publikigita: 2023-04-06 20:22:24

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia franca paralelulo Emmanuel Macron kune rankontiĝis kun la gazetaro post interparolo ĵaŭde. Xi diris, ke prezidento Makron estas la unua eŭropa ŝtatestro, kiun li akceptas post sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kaj ke ili ĵus faris amikan kaj profundan interparolon, kaj unuanime opinias, ke Ĉinio kaj Francio, kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj grandaj landoj kun tradicio de sendependeco kaj memstareco, devas sekvi la ĝeneralan direkton de ĉina-franca ampleksa strategia partnereco, kiu estas stabila, reciproke profita, pionira kaj progresa. Ĉi tio alportos novan atmosferon al rilatoj inter Ĉinio kaj la EU kaj faros novajn kontribuojn al internacia kunlaboro por trakti tutmondajn defiojn. Li diris, ke ili unuanime konsentas labori en jenaj kampoj:

Unue, la du flankoj devas klopodi por stabile kreskigi la rilatojn inter si, daŭrigi striktan komunikadon inter la ŝtatestroj de la du landoj, okazigi novan kunvenon de la tri altnivelaj dialogaj mekanismoj pri strategiaj, ekonomiaj, financaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Francio en ĉi tiu jaro, kaj rekomenci interŝanĝojn inter leĝdonaj instancoj, armeoj kaj aliaj entoj kiel eble plej baldaŭ. Due, la du flankoj devas persisti en reciproka profito kaj komuna disvolviĝo. Trie, la du landoj devas ĉiuflanke rekomenci kulturajn interŝanĝojn. Kvare, ambaŭ flankoj devas subteni unu la alian kaj antaŭenigi plibonigon de la tutmonda regado.

 

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree