Colin Mackerras:Nuna Ĉinio estas pli memfida kaj ĝia estonto certe estos brila
Ĝoja Publikigita: 2023-04-07 13:28:00

Aŭstralia erudiciulo Colin Mackerras unuafoje servis kiel instruisto en Ĉinio en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento. En la lastaj proksimume 60 jaroj li multfoje vizitis Ĉinion kaj aktive prezentis la veran Ĉinion al la mondo, precipe al okcidentaj landoj. En 2014 Colin gajnis Premion de Amikeco donitan de la ĉina registaro.

Nun Colin aĝas 84 jarojn, kvankam li estas maljuna, tamen li ankoraŭ kun fervoro, entuziasmo kaj trankvilo parolas pri ĉina kulturo kaj disvolva procezo de la nova Ĉinio, kiun li persone atestis. Intervjuate Colin pozitive taksis Ĉinion pro ĝiaj lastjaraj neordinaraj atingoj, kaj plenas de fido kaj espero pri la estonta disvolvo de la lando.

En la lastaj 50-aj kaj 60-aj jaroj de la lasta jarcento la aŭstralia registaro liveris stipendion pri studado de Azio por doni monhelpon al junaj erudiciuloj, kiuj sin dediĉas al studado de Azio. Patrino de Colin legis la mesaĝon, tiel ŝi kuraĝigis la filon lerni la ĉinan lingvon. Diplomiĝinta el Universitato de Melburno, Aŭstralio, Colin daŭrigis lernadon en Universitato en Kembriĝo, Britio.

Fininte sian lernadon en 1964 Colin decidis iri al Ĉinio, pro tio li kaj lia edzino elektis instruadon en Ĉinio. En Ĉinio Colin trovis, ke fakte ĉinoj estas samaj kun alilandaj homoj. Li ekŝatis Ĉinion kaj ekamikiĝis kun ĉinoj.

Dekojn da jaroj Colin persone vidis la gigantan disvolviĝon de Ĉinio. Li sentis ne nur pliboniĝon de urbaj aspektoj, ekonomia prosperiĝo, loĝaj kondiĉoj en la lando, sed ankaŭ rimarkindajn ŝanĝiĝojn de pensmanieroj de ĉinoj, kaj ĉinoj pli kaj pli multe kapablas sin ligi kun la mondo. "Grande ŝanĝiĝis pensoj de ĉinoj, tamen ne ŝanĝiĝis ilia amo al la patrolando. Nun ĉinoj pli multe zorgas pri sia propra vivo, pri laboro kaj pri kontribuo al la socio. Samtempe mi trovis, ke ili pli multe kunfandiĝi kun la mondo."

Colin ankaŭ rimarkis, ke iuj okcidentaj landoj havas multajn miskomprenojn kaj antaŭjuĝojn pri Ĉinio. Laŭ Colin, ĉinoj feliĉe vivas, estas helpemaj, pli gastamaj kaj pli memfidaj. "De la 60-aj jaroj de la lasta jarcento ĝis nun popularas la opinio en okcidentaj landoj, ke ĉinoj ne feliĉas. Laŭ mi, tiu ĉi opinio estas tute absurdaĵo kaj nereala. Ĉinoj vivas feliĉe kaj emas ridadon kaj reciprokan helpadon. Okazis grandaj ŝanĝiĝoj en Ĉinio, disvolviĝis la ĉina ekonomio per gigantaj paŝoj kaj progresis la ĉina politika reformado. Mi opinias, ke nun estas pli memfidaj kaj Ĉinio kaj ĉinoj."

Colin diris, ke ĉinaj neordinaraj atingoj ne povas disiĝi de la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la potenca administrada kapablo de la ĉina registaro. Lastajn jarojn Ĉinio kontinue fortigis malfermon kaj efektivigado de la iniciato Zono kaj Vojo donis pozitivajn ŝanĝojn al multaj landoj kaj regionoj. "Ĉinio disvolviĝis kiel potenco de komerco, establis proksimajn komercajn rilatojn kun la resto de la mondo, kaj Ĉinio jam estas la plej granda komerca partnero de multaj landoj. Mi devas mencii la iniciaton Zono kaj Vojo. En la pasinta jardeko ĝi alportis gigantan ŝanĝiĝon al Ĉinio kaj multaj landoj de la mondo. La iniciato koncentre disvolvis infrastrukturon, kio estas tre utila kaj necesa. Mi opinias, ke Ĉinio trovis la bonan manieron por helpi aliajn landojn."

Colin diris, ke ĉina paca disvolvo ne estas "tiel nomata minaco" al la mondo en okuloj de homoj en la Okcidento, Ĉinio fakte estas grava forto akcelanta mondan pacon. Laŭ li, se oni komprenas la historion, li povas klare koni tion. "Depost la fino de la 70-aj jaroj de la lasta jarcento Ĉinio neniam lanĉis militon al iu ajn lando. Ĉinio eĉ ne sendis armeanojn partopreni en iu ajn milito en aliaj landoj. Kompare, tio estas normala por Usono. En multaj okazoj Usono lanĉis militojn. Cetere, se iu lando ne plaĉas al ĝi, ĝi sendas armeon al la lando por renversi la regpotencon. Tamen tion Ĉinio neniam faris. Se oni ankoraŭ diras, ke Ĉinio estas 'minaco' kaj Usono ne, vere la diro estas sensencaĵo. Tio estas mia opinio. Ni bezonas observi historiojn kaj faktojn, nome la veron de la mondo."

Parolante pri la perspektivo de Ĉinio, Colin opinias, ke certe la estonto de Ĉinio estos brila. Li diris, "Mi opinias, ke la estonto de Ĉinio certe estos brila. Se ni observas ĝeneralan situacion de historia disvolvo, atentas tendencon de nuna monda disvolviĝo, ni trovos, ke la mondo evoluas al la direkto utila al Ĉinio. Mia senco estas, ke la ĉina ekonomio estos pli kaj pli bona, ĉinaj sciencoj kaj teknologioj pli kaj pli progresaj, ĉinoj pli kaj pli memfide prezentas sin, edukiteco de ĉinoj pli kaj pli altiĝas, aĝuloj estas pli kaj pli sanaj kaj vivos pli kaj pli longdaŭre. Mi opinias, ke ĉiuflanke kaj ĉiukampe Ĉinio disvolviĝas, ankaŭ altiĝas nivelo de vivo de la popolo tagon post tago."

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree