Ĉeftero renovigis sankciojn al obstina separisto de “tajvana sendependeco”
Yu Publikigita: 2023-04-07 18:53:53

Proparolanto de la Oficejo pri Tajvana Laboro de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vendrede anoncis sankciajn rimedojn kontraŭ obstina separisto de “tajvana sendependeco” Bi-Khim Hsiao.

La proparolanto diris, ke Hsiao petis fremdlandan subtenon kaj serĉis usonan subtenon por la tagordo de “sendependeco” por intence provoki konfrontiĝon tra la Tajvana Markolo kaj subfosi transmarkolan pacon kaj stabilecon, kio plue elmontris ŝian obstinan naturon serĉi "tajvanan sendependecon".

La proparolanto diris, ke la ĉeftero decides efektivigi pliajn sankciajn rimedojn kontraŭ Hsiao, strikte malpermesante al Hsiao kaj ŝiaj familianoj eniri la ĉefteron kaj la specialajn administraciajn regionojn de Honkongo kaj Makao, malpermesante al ŝiaj financaj sponsoroj kaj rilataj kompanioj kunlabori kun ĉefteraj organizoj kaj individuoj. Ĉiuj aliaj necesaj punaj rimedoj estos prenitaj por certigi dumvivan respondecigon laŭ leĝo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke historio pruvis kaj plu pruvos, ke "tajvana sendependeco" estos senireja, kaj la senhontaj provokoj de obstinaj separistoj de "tajvana sendependeco" dependantaj de eksteraj fortoj certe fiaskos.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree