Xi ĉeestis fermiĝon de 5a kunveno de Konsilio de Ĉinaj kaj Francaj Entreprenistoj
Mirinda Publikigita: 2023-04-07 11:12:27

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia franca paralelulo Emmanuel Macron kune ĉeestis la fermiĝon de la 5a kunveno de Konsilio de Ĉinaj kaj Francaj Entreprenistoj kaj faris paroladon.

Xi diris, ke la mondo spertas profundajn kaj komplikajn ŝanĝiĝojn. Fronte al malfaciloj kaj defioj, Ĉinio kaj Francio persistas en vera multflankismo, persistas en ĝusta direkto de libera komerco kaj ekonomia tutmondiĝo, kio multe fortigis flekseblecon kaj viglecon de la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la du flankoj. La duflanka komerco kaj rekta investo inter si stabile kreskas, kunlaboro de grandaj projektoj profunde antaŭeniras kaj daŭre vastiĝas kunlaboro en verda konsumado, verda energio kaj sciencteknologia novigo. Nun la ĉina ekonomio kaj socio sufiĉe ellasis sian viglecon, dialogo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo estis amplekse instigitaj. Ni devas kapti la oportunon por fortigi kunlaboron kaj kune krei belan estontecon.

Xi akcentis, ke fronte al maltrankvila internacia situacio kaj defioj kaj riskoj en la postpandemia epoko, ni devas persisti kaj disvastigi la spiriton de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj stabile iri antaŭen rajdante sur vento kaj ondoj. Li esperas, ke amikoj de industria kaj komerca rondoj de la du landoj man-en-mane antaŭeniros, kune verkos novan ĉapitron de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio por pli bone profitigi la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree