Ĉinio kaj Japanio traktados pri maraj aferoj
Yu Publikigita: 2023-04-07 19:37:06

Proparolanto de la Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio diris vendrede, ke Ĉinio kaj Japanio okazigos la 15an altnivelan konsiliĝon pri maraj aferoj la 10an de aprilo en Tokio.

Proparolanto Mao Ning diris en gazetara konferenco, ke oficialuloj el ministerioj pri eksterlandaj aferoj, defendaj ministerioj, mara leĝplenumo, kaj departementoj pri oceana administrado de ambaŭ landoj ĉeestos la intertraktadon.

La altnivela konsiliĝo estas ampleksa mekanismo pri komunikado kaj kunordigo de la du landoj.

Mao diris ankaŭ, ke Ĉinio atendas plene interŝanĝi opiniojn kun Japanio pri mar-rilataj demandoj inter la du landoj por plibonigi reciprokan komprenon kaj fidon, kaj akcelos konvenan traktadon de malkonsentoj kaj pragmatan kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree