Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis limigajn rimedojn kontraŭ Hudson-Instituto kaj Libreja Centro de Prezidento Ronald Reagan
Mirinda Publikigita: 2023-04-07 14:51:09

Lastatempe ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis akton n.1 kaj anoncis preni limigajn rimedojn kontraŭ Hudson-Instituto kaj Libreja Centro de Prezidento Ronald Reagan.

Ignorante seriozan kontakton kaj ripetan averton de Ĉinio, Usono insisteme permesis “transiton” kaj viziton de gvidanto de tajvanaj aŭtoritatoj Tsai Ing-wen en Usono kaj permesis ŝiajn politikajn aktivadojn en Usono de la 29a ĝis la 31a de marto kaj de la 4a ĝis la 6 de aprilo. Hudson-Instituto kaj Libreja Centro de Prezidento Ronald Reagan de Usono liveris scenejon kaj faciligon al ŝi por ŝiaj separatismaj vortoj pri “sendependeco de Tajvano”. Tiu ago serioze malobservas la principon de unu Ĉinio kaj regulojn de la tri komunaj komunikoj inter Ĉinio kaj Usono, serioze damaĝas ĉinajn suverencon kaj teritorian integrecon kaj sendis seriozan eraran signalon al separatisma forto de “sendependeco de Tajvano”.

Laŭ la Leĝo pri Puno kontraŭ aliaj landoj de Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio decidis preni limigajn rimedojn kontraŭ Hudson-Instituto kaj Libreja Centro de Prezidento Ronald Reagan kaj ĝiaj respondeculoj kaj koncernaj departementoj kaj individuoj. La rimedoj inkludas severan limigon de negoco, interŝanĝo kaj kunlaboro inter ĉinaj universitatoj, institucioj kaj aliaj organizoj kaj individuoj kun tiuj du usonaj institucioj kaj frostigon de Sarah May Stern, prezidanto de Hudson-Instituto, John P. Walters, estro de la insituto, John Heubusch, eksa plenuma prezidanto de Fonduso de Ronald Reagan kaj Joanne M. Drake, unua plenuma prezidanto de Fonduso de Ronald Reagan.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree