La rezolucio 2758 aprobita de la 26-a Ĝenerala Asembleo de UN klare difinas la sidlokon de Ĉinio en UN kaj ĝi estas unika, ne ekzistas demando pri “du Ĉinioj” kaj “unu Ĉinio kaj unu Tajvano”. Koncernaj dokumentoj de UN definitive montris, ke UN opinias, ke Tajvano, kiel unu el ĉinaj provincoj, ne havas sendependan pozicion. La principo de “unu Ĉinio” estas politika bazo de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj 182 landoj, inkluzive de Usono.