La 6an de aprilo, usona Pew Esplora Centro publikigis analizan raporton surbaze de statistikaj donitaĵoj de jara morto el la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj. La analizo montras, ke de 2019 ĝis 2021, la nombro de infanoj kaj junuloj mortigitaj per pafado en Usono kreskis je 50%.
La donitaĵoj montras, ke en 2019 en Usono 1 732 neplenkreskuloj aĝantaj malpli ol 18 jarojn mortis pro pafiloj. En 2021, la nombro multiĝis al 2 590. La altiĝa ratio de estas 46%.
Pri la serioza pafmortigo de neplenkreskuloj, preskaŭ duono de usonaj gepatroj maltrankviliĝis pri ebla sufero de pafmortigo de siaj infanoj. Enketo de la centro Pew en aŭtuno de 2022 montras, ke 42% latniamerik-devenaj gepatroj kaj 32% de negraj gepatroj diris, ke ili ekstreme maltrankviliĝas pri sufero de pafmortigo de siaj gefiloj.