Helikoptero AC332 de Ĉinio sukcese faris unuan flugadon
Pluveta Publikigita: 2023-04-08 23:37:13

Posttagmeze de la 7a de aprilo la kvar-tuna progresinta multfunkcia helikoptero AC332 esplorita de Ĉina Aviada Industrio sukcese plenumis sian unuan flugadon.

La helikoptero AC332 estas progresinta helikoptero esplorita laŭ la plej novaj flugtaŭgecaj postuloj. Ĝi adoptas ĝemelajn motorojn, havas maksimuman ekflugan pezon de 3,850 kilogramoj, kaj maksimuman flugdistancon de 693 kilometroj. Ĝi povas porti 10 pasaĝerojn kaj havas bonegan kvaliton sur altebenaĵo. Je altitudo de 4 500 metroj, ĝi povas atingi altecon de 6 000 metroj, kun distanco de 600 kilometroj, kaj ŝarĝo de 600 kilogramoj. La maksimuma flugrapideco povas atingi 260 kilometrojn hore, kaj ĝi povas rapide atingi diversajn misiolokojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree