La 7an de aprilo franca prezidento Emmanuel Macron dum sia vizito en Ĉinio en la lingvoj ĉina, angla kaj franca dividis sian vojaĝon en Twitter kaj diris “Vivu amikeco inter Francio kaj Ĉinio!”
Macron skribis, “De Pekino al Kantono, mi renkontis studentojn lernantajn la francan lingvon, tiuj junuloj estas plenaj de entuziasmo kaj noblaj aspiroj. Mi renkontis ankaŭ entreprenistojn plenajn de noviga spirito kaj artistojn inspiratajn de Francio. Ni havas multon por komuna faro. Vivu la amikeco inter Francio kaj Ĉinio!”
Tiutage Macron faris viziton al Sun Yat-sen Universitato.