De la 8a ĝis la 10a de aprilo la Orienta Batalkampa Komandejo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo laŭplane faras batalpretecan patrolon kaj manovrojn en mara areo kaj aerspaco de la Tajvana Markolo, la norda kaj suda partoj de la insulo Tajvano kaj oritento de la insulo Tajvano.
Proparolanto de la komandejo Shi Yi diris, ke tio estas severa averto al la impliko kaj provoko de la separatisma forto de “tajvana sendependeco” kaj la eksteraj fortoj, kaj estas nepra agado por defendi la ŝtatan suverenecon kaj teritorian integrecon.