Ĉefpaĝo Lucis Studio

Ĝuu florantajn peoniojn en urbo Heze - la peoni-ĉefurbo de Ĉinio

Lucia Publikigita:2023-04-08 22:27:04

Ha! kia bela peonifloro!

Situanta en la sudokcidenta parto de Shandong-provinco, la urbo Heze havas pli ol 1 400 jarojn da sperto pri kultivado peonio, kio faras ĝin "la peoni-ĉefurbo de Ĉinio". Kun naŭ koloroj, dek formoj kaj 1 259 varioj, la areo de la plantado en la urbo nun superis 16 000 hektarojn. Ĝi estas famas kiel la monde plej granda areo de peoniproduktado, scienca esplorao, eksportbazo, kaj ornamplanta turismo. Rigardu, peonioj estas en plena florado, sekvu nin kaj aprezu la belegan pejzaĝon!

Peoni-Festivalo de Heze: Flor-envolvita komerca pintkunveno kaj kultura riĉigilo

La Monda Peoni-Konferenco de 2023 kaj la 32-a Heze-a Internacia Festivalo de Peoni-Kultura Turisma oficiale komenciĝis en la 8a de aprilo.

Ĉi-jara festivalo inkluzivas forumajn pintkunvenojn, komercajn intertraktadojn, turismajn ekskursojn, kulturajn prezentadojn, artekspozicioj, ktp.

Peonioj estas kultivitaj en Ĉinio de pli ol 1 900 jaroj, kun iliaj originoj ligitaj al la valoj de Jangzio kaj Flava Rivero.

Dum la posta dinastio Sui (581-618), la kultivado de peonioj rapide disetendiĝis en kaj kvanto kaj sfero. Iliaj grandeco, okulfrapeco kaj bonodoro, kaj koloroj inkluzive de rozo, ruĝo, blanko kaj flavo, igis ilin popularaj en imperiaj kaj aristokrataj ĝardenoj.

Antaŭe konata kiel Caozhou, Heze estas urbo en la ĉina orienta provinco Shandong, kiu delonge famas pro produktado de peonioj. Dum la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911), pli ol dekoj da peoniĝardenoj estis kultivitaj kaj evoluigitaj tie, estigante la abundon de varioj disponeblaj hodiaŭ. La ornamaj peonioj de Heze estas konataj pro 9 serioj de koloroj, 10 florspecoj kaj 1,280 varioj.

Nun, Heze estas konsiderata kiel la plej granda bazo de la mondo pri peonia repreduktado, kultivado, esplorado, prilaboro, eksporto, kaj ornamplanta montrado.

Peonioj estas longe ŝatataj en Ĉinio pro siaj grandaj kaj bonodoraj floroj, kiuj supozeble simbolas prosperon kaj pacon. Ili estis nomata la "reĝo de floroj" ekde antikvaj tempoj.

Peonioj, ankaŭ irgardataj kiel simbolo de amikeco, baldaŭ malfermis sian vojon eksterlanden. Dum la dinastio Tang (618-907), ili estis enkondukitaj en Japanion, kaj dum la dinastio Qing, ili atingis Eŭropon. En la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, peonioj estis eksportitaj al landoj kiel Nord-Koreio kaj Albanio kaj rigardataj kiel senditoj de bonvolo.

Nederlando, konata kiel la "Ĝardeno de Eŭropo" kaj la plej granda produktanto de freŝaj floroj en la mondo, ankaŭ estas grava eksportcelloko de peonioj de Heze. Esplorado montris ke la historia ligo inter nederlandaj kaj Heze-peonioj datiĝas de 1656 kiam la Nederlanda Orienthinda Kompanio komencis komercon kun Ĉinio.

Ĉi-jara peoni-festivalo transcendis sian tradician lokon ĉar ĝi unuafoje starigis branĉan lokon en Nederlando, pliigante la internacian reputacion de Heze kiel la "peoni-ĉefurbo de Ĉinio".

En 2022, peonia vendo en Heze superis 400 000 potojn. La peonio estas kaj regiona kaj nacia trezoro, kun pli ol 120 entreprenoj en Heze implikitaj en diversaj aspektoj de produktado, pretigo, kaj eksporto de peonioj.

Pli ol 260 specoj de peoniaj produktoj inkluzive de semoleo, teoj, kosmetikaĵoj kaj sanaj manĝaĵoj estis ekspluatitaj, kun eksportoj al pli ol 30 landoj kaj regionoj, atingante totalan produktovaloron de 10,2 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 1,5 miliardoj da usonaj dolaroj).