Frumatene de la 9a de aprilo laŭ la loka tempo israela nacidefenda armeo publikigis deklaron dirante, ke tiutage la israela armeo faris militajn atakojn al celoj en Sirio per senpilotaj flugmaŝinoj, landlimaj kanonoj kaj aerarmeaj ĉasaviadiloj. Aparte, la israelaj aerarmeaj ĉasaviadiloj bombis militan bazon, radarpozicion, kaj artileriopozicion de la 4-a Divizio de la siria registara armeo.
La deklaro diris, ke ĉi tiu agado estas reprezalio al la antaŭa raketa atako. La israela nacidefenda aremo opiniis, ke la siria registaro devas respondeci pri ĉio, kio okazis sur la israela teritorio. La israela armeo ne toleras provojn invadi Israelon.
Antaŭe vespere de la 8-a laŭ la loka tempo, neidentigitaj armitaj grupoj pafis tri raketojn el Sirio en la israelan okupatan Golan-altaĵon, sed kaŭzis neniun viktimon.