Macron: Estas multaj aferoj por ke ni faru kune
CMG Publikigita: 2023-04-09 17:07:14

“Estas multaj aferoj por ke ni faru kune. Vivu la amikeco inter Francio kaj Ĉinio!” La 7an de aprilo, la franca prezidento Emmanuel Macron skribis la tekston en la tri lingvoj ĉina, angla kaj franca en socia mediatoTwitter, dividante sian ĵus finiĝintan viziton al Ĉinio. En la sama tago la brita ĵurnalo Financial Times citis vortojn de analizisto dirante: “El longtempa vidpunkto, ĉu en la plifortigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro kun Ĉinio, ĉu en la solvo de la ukraina krizo, la vizito de Macron havas pozitivan signifon.”

Tio estas la triafoja vizito de Macron kiel franca prezidento al Ĉinio. Dum la periodo de la 5a ĝis la 7a de aprilo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la franca prezidento Macron faris profundajn kaj altkvalitajn interŝanĝojn en Pekino kaj Kantono. Tio helpas pliigi la interkomprenon kaj interfidon de ambaŭ flankoj kaj indiki la direkton de kunlaboro inter la du landoj kaj eĉ en internacia kadro. La du flankoj publikigis komunan deklaron, en kiu troviĝas intensigo de politika dialogo, kuna protekto de la mondaj sekureco kaj stabileco, akcelo de ekonomiaj interŝanĝoj, rekomenco de interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kaj kunagado kontraŭ tutmondaj defioj, ĝis tiagrade, ke la ĉina-franca plenampleksa strategia partnereco, proksima kaj persista, akiru novajn fruktojn.

Francio estas la unua okcidenta potenco, kiu oficiale starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, kaj ankaŭ la unua okcidenta potenco, kiu starigis  plenampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj mekanisman strategian dialogon kun Ĉinio. La du flankoj havas komunan lingvon en multaj aferoj, ekz. ili ambaŭ persistas en tradicio de memstara diplomatiokaj pledas por plurismo kaj libera komerco. Ĉio ĉi tio igas la dulandajn diplomatiajn rilatojn, de ilia stariĝo, ĝenerale stabilaj. Ĝuste kiel diris prezidanto Xi: “Stabileco estas la elstara karaktero kaj trezora riĉaĵo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.”

El la fruktoj akiritaj el la interparoladoj de la dulandaj ŝtatestroj, en la nova epoko, Ĉinio kaj Francio havas pli da komunaj lingvoj, kaj kampoj de kunlaboro estas pli vastaj.

Estas franca proverbo: “Iom post iom, birdeto faris neston.” En la venonta jaro Ĉinio kaj Francio festos la 60-an datrevenon destarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Oni kredas, ke kondukate de la dulandaj ŝtatestroj la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio iros sur novan ŝtupon kaj alportos novajn aspektojn al la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Kiam Ĉinio kaj Francio, Ĉinio kaj Eŭropo, havas komunan lingvon en pli multaj aferoj, la mondo ja havas pli da stabileco kaj certeco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree