Usono agnoskis, ke ĝi devus plifrue retiriĝi el Afganio
Pluveta Publikigita: 2023-04-10 15:33:28

Usona ĵurnalo The New York Times raportis la 6an de aprilo, ke Usono agnoskis, ke la usona registaro devus plifrue retiriĝi el Afganio, kiam la milito ĵus finiĝis. La raporto diris, ke prezidento Joe Biden decidis fini la 20-jaran militon en aŭgusto de 2021, kaj tio kaŭzis rapidan falon de la afganaj registaro kaj armeo kaj morton de soldatoj kaj civitanoj. Kiam la usonaj oficialuloj retiriĝis el Afganio en la internacia flughaveno de Kabulo, iu sinmortiga bombatakanto faris atakon kaŭzante morton de 170 civitanoj kaj 13 usonaj soldatoj.

John Kirby, proparolanto de usona Blanka Domo, diris, ke kiam temas pri spionservo, "estas evidente, ke ni ne bone faris iujn aferojn". Li neis, ke la retiriĝo estis arbitra, dirante ke li "ne vidis ajnan tumulton" en Kabulo dum la retiriĝo de usonanoj kaj afganoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree