En Mezoriento aperis tiuj gravaj ŝanĝiĝoj unu monaton post la manpremo de Saud-Arabio kun Irano
CMG Publikigita: 2023-04-10 19:49:10

En la 10a de aprilo pasis jam unu monato post kiam Saud-Arabio kaj Irano dialogis en Pekino. Dum tiu monato preskaŭ ĉiutage aŭdiĝis bonaj informoj kaj bonaj progresoj el Mezoriento. Vizitoj, manpremoj, interparoloj, kiel “tajdo de paciĝo”, ondis en la tero de Mezoriento.

La 8an de ĉi monato, saud-araba diplomatia delegacio atingis Teheranon, la ĉefurbon de Irano, kaj ili ambaŭ konkrete diskutis pri remalfermo de ambasadorejo kaj konsulejo unu por la alia. Kiam la dulandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis en Pekino, ili proklamis oficiale restarigi inter la du landoj diplomatiajn rilatojn. Saud-Arabio kaj Irano, laŭ la “vojmapo” kaj la “horaro”, difinitaj en la pekina dialogo, ĉiam progresis en la mildigo de la rilateco, kaj ili prezentis la sinceron de paciĝo per agoj.

Saud-Arabio kaj Irano estas potencoj en Mezoriento, kaj historie la akumulita rankoro inter ili estas forta. Sed hodiaŭ ili, helpe de Ĉinio, inkliniĝas al paciĝo. Tio estas grava ekzemplo por aliaj landoj en la regiono. Dum tiu monato inter landoj en Mezoriento oftis kontaktoj kaj dialogoj, kaj sekve iliaj rilatoj evidente malstreĉiĝis.

La samo okazis ankaŭ en Jemeno. La 8an de aprilo saudaraba-jemena delegacio atingis Sanaon, la ĉefurbon de Jemeno, kaj planis fari intertraktadon pri batalhalto kun la Houthi-fortoj. La ekstera mondo prognozis, ke la jemena milito, kiu daŭris ok jarojn, eble finiĝos. Ĉar Saud-Arabio kaj Irano jam interpaciĝis, Jemeno do havas gravan okazon akcepti pacon. Se la afero sukcesus, ĝi fariĝus alia bona ekzemplo, kiu montras, ke mezorientaj landoj povas solvi siajn problemojn per dialogo kaj interkonsiliĝo.

Kiel Sirio havis interagojn kun arabaj landoj, tiel ankaŭ Turkio kun Egiptio. Multaj signoj montras, ke en la tero de Mezoriento varmiĝas paco. La situacio en Mezoriento estas kompleksa, kaj la “tajdo de paco” estas grava por ĉiuj partioj.

Kaj en la “tajdo de paco” Ĉinio daŭre servos kiel progresiganto de la sekureco kaj stabileco de Mezoriento, kunlaboranto de disvolvado kaj prosperigado, kaj akcelanto de solidareco. Oni kredas, ke la paŝeto, kiun kune faris Saud-Arabio kaj Irano por paciĝo, fakte estas ankaŭ granda paŝo, per kiu la homaro povas transpasi konflikton kaj atingi pacon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree